PALFIJN Jan

Belga ĥirurgo kaj obstetrikisto (Kortrijk 1650 – Gent 1730).
• Plennomo: Jan PALFIJN.
• Prononco: [ʼjan ʼpalfɛjn].


En 1683, Jan PALFIJN estas akuzita pri forigo de homaj korpoj en sia denaska urbo kaj elmigras al Ieper. En 1694 li iras al Paris por daŭrigi siajn studadojn ĉe la Hôtel-Dieu. En 1697, li rehejmiĝas en Flandrio kaj transloĝiĝas al Gent, kie li laboras kiel kuracisto kaj specialisto pri obstetriko.

En 1718, Jan PALFIJN publikigas influan verkon por ĥirurgoj, sub la titolo «Anatomie du Corps Humain». Verdire, tiu libro estas ankoraŭ uzata en Japanio dum la lasta parto de la XIXa Jarcento. Hodiaŭ, estas hospitalo nomita laŭ li, tio estas la Algemeen Ziekenhuis Jan PALFIJN en Gent.

Sed, Jan PALFIJN estas fama por la invento de la forcepso “Main de Palfijn”, en medicino dum la jaroj 1720. Tamen, la forcepso havas ian difekton, ĉar la du apartaj partoj de tempo al tempo nekonforme movas dum la uzo. Poste la du duonoj de la forcepso estas ligitaj per ĉarniro por solvi la problemon.