VAN SNICK Charline

Belga ĵudistino el franclingva esprimo (Liège 1990).
• Plennomo: Charline VAN SNICK.
• Prononco: [ʃarʼlin ʼvan ʼsnik].


Charline VAN SNICK estas ĵudistino, membro de la Judo Club Bushido de Saive en la provinco Liège, kiu ludas en la kategorio “sub 48 kg”. Ŝi praktikas tiun sporton de la sesa jaraĝo kaj konkuras de la sepa jaraĝo. Samtempe ŝi studas merkatikon ĉe la Haute École de la Province de Liège.

En 2009, Charline VAN SNICK gajnas naŭ orajn medalojn – kies la titolo de la European Championships –, kaj finas je la kvina rango dum la World Championships. Tiuj sportrezultatoj estas rekompencitaj de la premio «Mérite Sportif Féminin» de la Communauté Française de Belgique. En 2010, ŝi gajnas sian unuan oran medalon ĉe la World Championships en Sofia (dum januaro), ŝi atingas la trian rangon ĉe la European Championships en Wien (dum aprilo) kaj ŝi gajnas la oran medalon ĉe la World Cup en Birmingham (dum oktobro).

Je la sabato 28a de Julio 2012, Charline VAN SNICK gajnas la bronzan medalon ĉe la Olimpiaj Ludoj en London. Fine de la batalo por la medalo ŝi venkobatas la argentinan Paula PARETO. Ŝi tiel oferas al Belgio la unuan medalon de tiuj olimpiadoj.