CLUYSENAAR Jean-Pierre

Belga arkitekto (Kampen {NL} 1811 – Bruxelles 1880).
• Parencaro: Adèle CLUYSENAAR (filino), Alfred CLUYSENAAR (filo).
• Plennomo: Jean-Pierre CLUYSENAAR.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - ʼpjɛ:r ʼklœ:jzǝnɑ:r].


Venante el familio de inĝenieroj kaj konstruistoj el la regiono Tirolo, Jean-Pierre CLUYSENAAR sekvas kursojn ĉe l’Académie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles en la klaso de Tilman-François SUYS, kiu donas al li la guston de la itala Renesanco.

Amatoro de eklektismo, Jean-Pierre CLUYSENAAR inspiriĝas de ĉiuj la arkitekturaj stiloj, kiujn li ĉiam elektas laŭ la peto de la kliento. Lia verko enhavas proksimume 200 projektojn, inter la laboristaj civitoj, la grandaj palacoj kaj la urbaj instaladoj, kies malmultaj estas tamen realigitaj. Plie, li ne hezitas uzi teknikojn de la metalurgia industrio, kreante vastajn vitralegojn kun metalaj ĉarpentaĵoj.

Jean-Pierre CLUYSENAAR havas certan talenton por negoco. Li prenas la iniciaton por tre profitaj projektoj, kiel la Galeries Royales Saint-Hubert en Bruxelles, en kiuj li ludas la duoblan rolon de arkitekto kaj financisto. Tiu eksterordinara konstruaĵo estas ankoraŭ koro de la belga ĉefurbo proksime de la Grand-Place.

Li ankaŭ havas bonan reputacion ĉe la belga burĝaro kaj nobelaro. Cetere, Jean-Pierre CLUYSENAAR ricevas multnombrajn mendojn por desegni burĝodomojn kaj kastelojn. Inter liaj verkoj, oni povas citi: la Hôtel du baron BRUGMMANN en Bruxelles (1844), la Hôtel NAGELMACKERS en Liège (1846), la Château dʼArgenteuil en Waterloo (1856-1858), la Villa SERVAIS en Halle (1859) kaj la Château de Vieux-Sart en Corroy-le-Grand (1864).

Fine, la stila ŝanĝanimeco de Jean-Pierre CLUYSENAAR estas ankaŭ videbla en liaj publikaj konstruaĵoj, kiel la Kiosque du Parc de Bruxelles (1841), la Station Ternat (1856), la Station Aalst (1856), la Station Zandbergen (1860), la Église Notre-Dame de la Visitation en Rochefort (1870-1874), la Conservatoire Royal de Bruxelles (1872–1876) kaj la Théâtre de lʼAlhambra en Bruxelles (1874, sed detruita en 1974).