Hallentoren

Belga belfrido, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Hallentoren.
• Prononco: [ʼhalǝn,to:rǝn].
• Adreso: Markt 1, 8700 Tielt.


En la centro de la urbo Tielt estas la Hallentoren, restaĵoj de malnova Draphalo (Lakenhal) kaj/aŭ Domo de Skabeno (Schepenhuis), enskribita sur listo kiel Monda Heredaĵo de UNESCO inter la belfridoj el Belgio kaj Francio.