RMB

Belga siglo el brusela reklamregio.
• Plennomo: RMB, Régie Média Belge.
• Prononco: [ʼɛrɛmbe].


La RMB estas plurmedia reklamregio fondita en 1985 de la Cinéma Publicitaire Belge kaj de la RTBF. Ĝi vendas reklamajn spacojn por la amaskomunikiloj. Komence, plie de spaco por la kinarto, ĝi povas surmerkatigi reklamojn sen komercaj markoj sur la publika kanalo.

Okaze de la organizo de la Eurovision Song Contest 1987, la RMB permesas al la RTBF iom da sponsoraĵo tiamaniere, ke kvar markoj aperas sur la ekrano por la unua fojo. Ĝis tiam la reklama merkato de la belga televido pasas pere de Luksemburgio. Samtempe, la privata kanalo RTL-TVi, rekonita de la Communauté Française, ricevas la garantion de monopolo pri la televida reklamo ĝis jaro 2002.

Sed la RTBF havas ŝuldojn, kio necesas eltrovi alternativan metodon de financado. Konsekvence la registaro permesas la komercan reklamon ekde la 1a de Septembro 1989. Kvankam la RMB povas nur vendi lokajn kaj regionajn reklamojn aŭ sponsoraĵojn.

Ekde 1991 la RTBF ankaŭ povas disvastigi reklamon en siaj radioj. Evidente ke la RMB denove estas la komerca operatoro. La apero de la reklamo sur la radiofoniaj ondoj permesas al tiu amaskomunikilo favori la kreskadon de ilia aŭdienco kaj de iliaj reklamaj enspezoj.

Poste, eŭropa disvolviĝo de la reklamregio estas kreita sub la nomo de RMB International, kun reprezentado en 17 landoj. Sed la aventuro finiĝas en 2002 per la vendo de tiu internacia aktiveco al Screenvision. Tiel la RMB forlasas sian kunlaboradon kun la kinarto...

De Februaro 2007 la RMB estas tute kontrolita de la RTBF. Konsekvence, la reklamregio evoluigas sian organizon, kun sinergioj inter la komunikiloj kaj novaj merkataj solvoj. Hodiaŭ, ĝi reprezentas la kvar precipajn amaskomunikilojn: gazetaro, interreto, radio kaj televido.