GERMAIN Jean

Belga lingvisto el franclingva esprimo (Spontin 1949).
• Plennomo: Jean GERMAIN.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ ʒɛrʼmɛ̃].


Post studadoj pri romanika filologio ĉe la Université Catholique de Louvain en 1971, kun memuaro pri la valona vortprovizo de la ŝtonminejo en Spontin, Jean GERMAIN estas romanisto specialigita en valona lingvo.

Verdire Jean GERMAIN estas specialisto pri la namura valondialekto kaj pri la skribita lingvo en Wallonie, sed precipe pri la valona onomastiko, tra la studado de loknomoj kaj de personnomoj. Intertempe li fariĝas sekretario de la valona sekcio de la Commission Royale de Toponymie et de Dialectologie en 1982, respondeca de la provinco Namur kaj de la okcidenta parto de la provinco Hainaut, por la kontrolo de la stratnomoj aŭ por la revizio de la mapoj IGN. Li estas ankaŭ membro de la Société de Langue et de Littérature Wallonnes.

Antaŭe instruisto pri kursoj en valonaj lingvistiko kaj literaturo ĉe la Université Catholique de Louvain, Jean GERMAIN estas tie direktoro de la Bibliothèque Générale et de Sciences Humaines dum preskaŭ 20 jaroj.

Plie, Jean GERMAIN estas la aŭtoro de pluraj verkoj: kies, «Quel avenir pour nos dialectes - Lʼexemple du Rumantsch Grischun» (1989), «Dictionnaire des noms de famille en Belgique romane» kun Jules HERBILLON (1996 kaj 2007), «Guide des gentilés - Les noms des habitants en Communauté Française de Belgique» (2008) por la Service de la Langue Française.

Fine, Jean GERMAIN estas membro de la estraro kaj redaktoro de la vortaro «PatRom» (por Patronymica Romanica), kiu celas establi etimologian kaj historian vortaron de personnomoj en la romanlingvaj landoj.