Provinciaal Natuurpark Zwin

Belga naturrezervejo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Provinciaal Natuurpark Zwin.
• Prononco: [ʼprovinsjɑ:l ʼnaty:r,park ʼzwin].
• Adreso: Graaf Leon LIPPENS dreef 8, 8300 Knokke.


Sablokovrita, la Zwin estas malnova parto de la Norda Maro inter Belgio kaj Nederlando, kiu disigas la marbordon de la kontinento. Nuntempe, tio estas naturrezervejo, kiu reprezentas unikan vivlokon por multnombraj birdoj kaj plantoj. Ĝi ankaŭ estas la plej granda sala teritorio de Belgio.