Abdij van ʼt Park

Belga abatejo, situanta en Vlaanderen, provinco Vlaams Brabant.
• Plennomo: Abdij van ʼt Park.
• Prononco: [ʼabdɛj ʼvan ʼǝt ʼpark].
• Adreso: Abdij van ʼt Park 7, 3001 Heverlee.


Abdij van ʼt Park estas premonstrata abatejo situanta en Heverlee, proksime de la urbo Leuven. Fondita en 1129, sur terenoj donacitaj de la duko Godefroid I de Louvain, ĝi estas plurfoje rekonstruita. Plie ĝi estas ĉefa heredaĵo de la regiono sur areo de 42 hektaroj.