DE HALLEUX Sébastien

Belga entreprenisto kaj informatikisto (? 1979).
• Plennomo: Sébastien DE HALLEUX.
• Prononco: [sebasʼtjɛ̃ ʼdǝ *aʼlø].


Naskita de flandra patrino kaj de valona patro, tiu belga inĝeniero loĝis en Bruxelles, Bangkok kaj London, kaj nuntempe vivas en San Francisco. Cetere, je 16 jara, Sébastien DE HALLEUX studas ĉe la United World College en Usono. Rehejmiĝinta en Belgio, li komencas studadojn pri inĝenierio ĉe la lʼUniversité Catholique de Louvain, kiun li finas ĉe la Imperial College en London.

Al tiu epoko, en 2003, Sébastien DE HALLEUX fondas kun tri amikoj la entreprenejon Macrospace, ekfirmao kun vizia projekto: krei elektronikajn ludojn por poŝtelefonoj. En 2005, la entreprenejo kununuiĝas kun la entreprenejo Sorrento, aktiva en Usono sur ekvivalenta merkato, por formi la Glu Mobile, kiu sukcese eniras la borson. Sed la kvar junuloj preferas repreni ilian monon por reinvesti en nova afero...

En 2007, Sébastien DE HALLEUX kaj siaj tri amikoj fondas la entreprenejon Playfish en la Silicon Valley, ekfirmao denove kun vizia projekto: krei elektronikajn ludojn por la socioretejoj kun 3 milionoj da dolaroj. Post du jaroj, la firmao prezentas impresajn rezultojn: pli ol 60 milionoj da ludantoj, 200 kunlaborantoj, proksimume 10 ludoj, inkluzive la famaj Pet Society, Ganster City kaj Geo Challenge. La entreprenejo estas revendita en novembro de 2009 por 400 milionoj da dolaroj al alia entreprenejo Electronic Arts.

Sed, kiel Sébastien DE HALLEUX tute ne deziras forlasi sian entreprenejon, li estas nun vicprezidanto de la aferaj disvolviĝoj kaj de la strategiaj asocioj ĉe Electronic Arts kun 2 miliardoj da dolaroj...