DEBURGHGRAEVE Frederik

Belga naĝisto el nederlandlingva esprimo (Roeselare 1973).
• Plennomo: Frederik (Edouard) (Robert) DEBURGHGRAEVE.
• Prononco: [ʼfrederik (edwʼar) (rɔʼbɛr) ʼdǝbyr,ɣrɑ:v].


Unue, Frederik DEBURGHGRAEVE komencas la naĝadon ĉe la klubo RZV Roeselare je ok jara, kaj travivas siajn plej grandajn sukcesojn kun la nederlanda trejnisto Ronald GAASTRA. Poste, dankʼal du medaloj en la Junula Ĉampionado de Eŭropo en 1990, li rapide partoprenas en ĉefaj konkuroj. En 1992, li batalas por la kvalifikadoj sur 100m en naĝopaŝo ĉe la Olimpiaj Ludoj de Barcelona, sed bedaŭrinde malsukcesas.

Du jarojn posten, en 1994, Frederik DEBURGHGRAEVE gajnas la bronzan medalon en la Ĉampionado de la Mondo de Roma sur 100m en naĝopaŝo. En 1995, li konfirmas siajn bonajn rezultatojn, kun la ora medalo en la Ĉampionado de Eŭropo sur la sama distanco. Plie, en 1996, li establas novan mondan rekordon sur 50m en naĝopaŝo.

En 1996, Frederik DEBURGHGRAEVE akiras definitivan rekonon gajnante la oran medalon en la Olimpiaj Ludoj de Atlanta sur 100m en naĝopaŝo, kun monda rekordo. Li ankaŭ gajnas la oran medalon en la Ĉampionado de la Mondo de Perth en 1998. Fine, li retiriĝas en 2000, kun nekomparebla premiaro por belga naĝisto...



Premiaro
• Ĉampionado de Eŭropo: ora medalo sur 100m kaj bronza medalo sur 200m en 1995.
• Ĉampionado de la Mondo: bronza medalo sur 100m en 1994.
ora medalo sur 100m en 1998.
• Olimpiaj Ludoj: ora medalo sur 100m en 1996.