VAN DER LINDEN Max

Belga ceramikisto el franclingva esprimo (Nodebais 1922 – ? 1999).
• Parencaro: Maximilien MICHAUX (praavo).
• Plennomo: Max(imilien) (Arthur) (Joseph) (Marie) (Ghislain) (Georges) VAN DER LINDEN.
• Prononco: [ʼmaks(imiʼljɛ̃) (arʼtyr) (ʒɔʼzɛf) (ʼmari:) (giʼlɛ̃) (ʼʒɔrʒ) ʼvan ʼdǝr ʼlindǝn].


La detaloj de lia vivo estas malkonataj. Tamen li diplomiĝas el la Institut des Arts Décoratifs de La Cambre. Ĉe Max VAN DER LINDEN, religia artisto kaj profana artisto, la Kristo estas ĉiam ĉeestanta kaj aperas kie oni ne atendas lin...

La verko de Max VAN DER LINDEN estas inspirita per tre larĝa senso pri la sanktaĵo, enradikiĝita en la ĉiutaga vivo kaj en la kampareco. Ĝi ofte montras temojn kiel la morto, la muziko, la soleco antaŭ ĥaosaj aŭ minacaj ŝanĝoj de la nuntempa mondo. Laŭ lia opinio ĉiu estas necesa por la estonteco de la homaro.

Fine, Max VAN DER LINDEN kreas la Fêtes de la Saint-Martin, folkloro kiu okazas ĉiujare dum novembro en urbo Tourinnes-la-Grosse. Ankaŭ li estas unu el la amikoj de la reĝo Baudouin. Plie, en 1993, li ricevas la titolon de barono de la reĝo Albert II.