Philippe

Sepa reĝo de la Belganoj el franclingva esprimo (Laeken 1960).
• Plennomo: Philippe (Léopold) (Louis) (Marie) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [fiʼlip (leɔʼpɔl) (luʼi) (ʼmari:) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Philippe DE BELGIQUE en franclingvo, Filip VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Philippe VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la unuenaskita infano de la reĝo Albert II kaj de lia edzino Paola. Ankaŭ Philippe estas la frato de Astrid kaj Laurent. Plie lia baptopatro estas lia patra avo Léopold III DE BELGIQUE kaj lia baptopatrino estas lia patrina avino Luisa RUFFO DI CALABRIA.

La princo Philippe ĉeestas la unuagrada lernejo kaj la unuaj tri jaroj de la duagrada lernejo en franclingvo ĉe la Collège Saint-Michel dʼEtterbeek. Poste li estas internulo dum la lastaj tri jaroj de la duagrada lernejo en nederlandlingvo ĉe lʼAabdij van Zevenkerken en Sint-Andries. De 1978 ĝis 1981 li vizitas la kursojn de lʼÉcole Royale Militaire en Bruxelles. Subleŭtenanto en 1980, li ricevas siajn “flugilojn” kiel ĉaspiloto el la manoj de la reĝo Baudouin, je la 9a de Julio 1982. Post la Aerarmeo, li aliĝas al la Terarmeo ĉe la Régiment Para-Commando.

Post milita trejnado Philippe restadas dum du monatoj ĉe la Trinity College de la University of Oxford. Sed, ekde septembro 1983, li daŭrigas siajn studadojn ĉe la Graduate School de la Leland Stanford Junior University en Kalifornio. Tial, je la 16a de Junio 1985, li akiras diplomon de Master of Arts pri Politikaj Sciencoj.

Pro la morto de la reĝo Baudouin je la 31a de Julio 1993 kaj la surtroniĝo de sia patro Albert II je la 9a de Aŭgusto 1993, Philippe fariĝas kronprinco kaj ricevas la titolon de Duc de Brabant. De tiam, ĉiujare, li estras plurajn ekonomiajn misiojn eksterlande. Internlande li vizitas entreprenojn kaj interesiĝas pri la ekonomiaj projektoj de la registaro. De oktobro 1993 ĝis majo 1997, li prenas la honoran prezidantecon de la Conseil National du Développement Durable, kiu baldaŭ nomas Conseil Fédéral du Développement Durable. Je la 29a de Majo 1998, li fondas la Fonds Prince Philippe, fonduso kiu subtenas daŭran dialogon inter la tri komunumoj en Belgio.

Je la 4a de Decembro 1999, li edziĝas kun la nenobelino Mathilde DʼUDEKEM DʼACOZ, kiu fariĝas princino de Belgio kaj Duchesse de Brabant de ŝia geedzeco. Poste, la princo Philippe kaj sia juna edzino respektas la tradicion de la “Ĝoja Eniro” en la provincaj ĉefurboj de la lando. Rapide la edza paro havas kvar infanojn: Élisabeth (2001), Gabriel (2003), Emmanuel (2005) kaj Éléonore (2008).

Ekde jaro 2000, la princo Philippe favoras sian patronecon al la organizaĵo Plan Belgique. En 2002, li ricevas la titolon de Doktoreco pro Honoro de la Katholieke Universiteit Leuven. Ankaŭ li estas la honora prezidanto de la International Polar Foundation en Bruxelles.

Fine, je la 21a de Julio 2013, Philippe fariĝas reĝo kaj ĵuras sur la konstitucio antaŭ ambaŭ ĉambroj, en la tri naciaj lingvoj (nederlanda, franca, germana), post la abdiko de sia patro Albert II anoncita je la 3a de Julio 2013...