Berger Belge Groenendael

Belga hundo el brusela origino.
• Plennomo: Berger Belge Groenendael.
• Prononco: [bɛrʼʒe ʼbɛlʒ ʼgru:nǝn,dɑl].


La Berger Belge Groenendael estas raso de hundo naskiĝita komence de la XXa Jarcento. Ĝia bredado komencas hazarde ĉirkaŭ 1890. Oni scias ke Nicolas ROSE, proprietulo de la kafejo/restoracio Château de Groenendael proksime de Bruxelles, bredas nigran hundidon de la sama tipo.

La Berger Belge Groenendael havas belan kaj elegantan silueton. Ĝia kranio estas relative mallarĝa kun suprestarantaj oreloj en formo de triangulo. La sola koloro akceptita de la rasnormo estas nigra. Tamen malgrandaj blankaj makuloj sur la brusto kaj sur la piedoj estas tolerataj. Plie, oni temas pri granda hundo, kun postkola alto de 60 ĝis 66 cm por pezo de 25 ĝis 30 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 56 ĝis 62 cm por pezo de 20 ĝis 25 kg (ĉe inseksaj bestoj).

Komence ĝi estas taŭga hundo por bovpaŝtistoj kaj ŝafpaŝtistoj. Aktuale, ĝi estas ŝatata por la defendo kaj la gardo, ĉar ĝi protektas sian mastron. Ofte atenta kaj tre vigla, la Berger Belge Groenendael estas kiel ĉiuj hundoj, besto kiu bezonas aktivecon kaj spacon. Certaj estas nervozaj sed neniam agresemaj. Fine tiu hundo havas unu el la plej bonaj flarkapabloj el la mondo.