Gebroeders VAN EYCK

Belga statuo, situanta en Vlaanderen, provinco Limburg.
• Plennomo: Gebroeders VAN EYCK.
• Prononco: [ʼɣǝ,bru:dǝrs ʼvan ʼɛjk].
• Adreso: Markt Plein, 3680 Maaseik.


La impona statuo Gebroeders VAN EYCK reprezentas la famkonatajn fratojn Jan VAN EYCK kaj Hubert VAN EYCK, pentristoj el la urbo Maaseik, kaj estas jam inaŭgurita de la reĝo Léopold I je la 5a de Septembro 1864.