Berger Belge Tervueren

Belga hundo el brusela origino.
• Plennomo: Berger Belge Tervueren.
• Prononco: [bɛrʼʒe ʼbɛlʒ ʼtɛrvy:rǝn].


Unue, la Berger Belge Tervueren estas raso de hundo, kiu naskiĝas komence de la XXa Jarcento. Ĝi bezonas kvietan kaj respektan dresadon, eĉ se strikta, ĉar ĝi ne toleras la frapojn. La dresado estas faciligita per ĝia inteligenteco kaj natura kapableco pri kompreno kaj observo.

La Berger Belge Tervueren havas belan kaj elegantan silueton. Ĝia kranio estas relative mallarĝa kun suprestarantaj oreloj en formo de malgranda triangulo. Ĝia muzelo estas nigra ĝis la okuloj. Ĝia baza felkoloro estas rufa kun nigraj pintoj, kvazaŭ ili estis kovritaj de fulgo, kaj longa de ĉirkaŭ 5 cm. Plie, oni temas pri granda hundo, kun postkola alto de 60 cm ĝis 66 cm por pezo de 25 ĝis 30 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 56 cm ĝis 62 cm por pezo de 20 ĝis 25 kg (ĉe inseksaj bestoj).

Tio estas laborema hundo populara ĉe la armeo, la polico kaj la sekureco. Ofte milda kaj pacienca kun la infanoj, ĝi estas tre ŝatata kiel dorlotbesto, kaj kiel gardisto de bienoj. Fine, la Berger Belge Tervueren estas ankaŭ la belga hundo por ŝafpaŝtistoj, kiu ricevas la plej multnombrajn titolojn dum la lertecaj konkursoj.