FEULIEN François

Belga skulptisto (Frasnes-lez-Gosselies 1896 – 1994?).
• Parencaro: Marc FEULIEN (filo).
• Plennomo: François FEULIEN.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa føʼjɛ̃n].


Liaj onkloj kaj patro estas lertaj lignaĵistoj. Rapide François FEULIEN ankaŭ ŝatas la lignon. Tial li studas la lignaĵarton ĉe la Université du Travail en Charleroi. Sed, li arde deziras fariĝi lignoskulptisto, fako kiu ekzistas nur en Bruxelles. Kiel li ne povas plenumi tiun revon, li sekvas dum du jaroj kursojn pri civila konstruo, kiuj estis interrompitaj dum la Unua Mondmilito.

Poste, li laboras kiel librotenisto ĉe la stacidomo en Courcelles, por la SNCB. Tiu oficista vivo ne estas konvena por François FEULIEN. Tiel, en 1954, li revenas al Frasnes-lez-Gosselies en la farmdomo de sia edzino Nelly HAGON. La edza paro fariĝas gefarmistoj, kun la vivo en naturo, kio pli bone taŭgas al ili. En 1984, kiam sia edzino mortas, li restas sola en la bieno...

Dum sia tuta vivo François FEULIEN praktikas la lignoskulptarton. Kun speciala tekniko, ĉar li promenas en kamparo serĉante branĉojn kaj trunkostumpojn, antaŭ selekti kaj doni formon al ili. Kvankam li ricevas plurajn premiojn en ekspozicioj, li ne volas fari komercon de sia arto, li do ne vendas siajn verkojn.