QUEVRIN Anne

Belga ĵurnalistino kaj politikologino el franclingva esprimo (???).
• Plennomo: Anne QUEVRIN.
• Prononco: [ʼan kǝʼvrɛ̃].


Anne QUEVRIN havas diplomojn pri Internaciaj Rilatoj kaj Publika Administrado de la Université Catholique de Louvain-la-Neuve kaj pri Filozofio en Internaciaj Rilatoj de la University of Cambridge. En 1983 ŝi eniras en la brusela redaktejo de la televida kanalo RTL. Ĵurnalistino en la politika fako, ŝi kolektas la novaĵojn por la televida ĵurnalo kaj gvidas multnombrajn politikajn debatojn.

Inter septembro 1994 kaj junio 2010, Anne QUEVRIN prezentas kaj produktas la ĉiusemajnan elsendon «Place Royale», ĉiun sabaton sur la televida kanalo RTL-TVi. Ĉi tiu televidaĵo estas kompletigita per ĉiujara fotolibro «Lʼannée Place Royale». Plie, ŝi ankaŭ komentas multnombrajn okazaĵojn, kiel la fianĉiĝa cermenio de la reĝo Philippe, la funebra ceremonio de la granddukino Joséphine-Charlotte, la edziĝo de la princo Laurent, ktp...

Bedaŭrinde, je la 21 de junio de 2010, RTL-TVi anoncas en mallonga komunikaĵo, ke ĝi ne daŭrigas sian kunlaboradon kun Anne QUEVRIN, pro morala turmentado kaj malbonaj rilatoj kun la teamo de la elsendo «Place Royale».