STRELLI Olivier

Belga tajloro el franclingva esprimo (Kinshasa {CD} 1946).
• Plennomo: Olivier STRELLI (publike), Nissim ISRAËL (private).
• Prononco: [ɔliʼvje ʼstrɛl,li , niʼsim ʼisra,ɛl].


Naskiĝita en 1946 en Kinshasa, Olivier STRELLI estas la filo de italaj kaj grekaj judoj el la insulo Rodiso, kiuj migris en Afriko komence de la XXa Jarcento. Post sendependeco de la Kongo, lia familio alvenas en Belgio, kie li studas la teksan dezajnon en Tournai. Poste en 1969, li reiras al Kongo, por kompletigi sian edukadon en la fabriko.

En 1974 Olivier STRELLI translogiĝas al Bruxelles kaj komencas sian karieron en la konfekcio. Kelkajn jarojn poste, li malfermas sian unuan butikon, kie li prezentas siajn kreaĵojn. Lia unua kompleta kolekto da vestoj estas montrita en Paris dum 1980.

Inter lia klientaro, oni povas citi Brigitte BARDOT, la Rolling Stones, Stevie WONDER, kaj pluraj membroj de la belga reĝa familio. En 1989 kaj 1999 la belga nacia aerkompanio Sabena petas Olivier STRELLI krei la uniformon de ĝiaj stevardinoj. En 2010, li tute redesegnas la vestan linion de la laboristaro ĉe la nacia societo de belgaj fervojoj SNCB.