OCMW

Belga siglo el komunuma organizaĵo.
• Plennomo: Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn, mallongige OCMW.
• Prononco: [ʼɔ se ,ɛm we].
• Traduko: Centre Public dʼAction Sociale en franclingvo kaj Öffentliches Sozialhilfezentrum en germanlingvo.


Oficiala mallongigo de la Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn, publika organizaĵo fondita en 1976, por anstataŭi la malaktualan Commissie voor Openbare Onderstand. En Belgio, oni nombras unu OCMW en ĉiu komunumo, tio estas 589 centroj entute. Ĝia misio estas “permesi al ĉiuj havi vivon konforma je la homa digno”. Tio do signifas, ke ĝi estas respondeca de la socia helpo por malfavorataj personoj. Sed, aliaj specifaj planaĵoj pri akompano kaj subteno ankaŭ ekzistas, kiel en la administra, financa, medicina kaj psikologia kampoj...