Berger Belge Malinois

Belga hundo el flandra origino.
• Plennomo: Berger Belge Malinois.
• Prononco: [bɛrʼʒe ʼbɛlʒ maliʼnwa].


La Berger Belge Malinois havas elegantan kaj potencan aspekton. Ĝia kranio estas relative mallarĝa kun suprestarantaj oreloj en formo de triangulo. Ĝia muzelo estas nigra ĝis la okuloj. Ĝia baza felkoloro estas rufa kun nigraj pintoj, kvazaŭ ili estis kovritaj de fulgo. Plie, oni temas pri granda hundo, kun postkola alto de 60 ĝis 66 cm por pezo de 25 ĝis 30 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 56 ĝis 62 cm por pezo de 20 ĝis 25 kg (ĉe inseksaj bestoj).

Tio estas laborema hundo populara ĉe la armeo, la polico kaj la sekureco. Ankaŭ ĝi estas tre ŝatata kiel dorlotbesto kaj gardisto de bienoj. Ofte atenta kaj tre vigla, la Berger Belge Malinois estas kiel ĉiuj hundoj, besto kiu bezonas aktivecon kaj spacon.