BUZIN André

Belga pentristo el franclingva esprimo (Dinant 1946).
• Plennomo: André BUZIN.
• Prononco: [ɑ̃ʼdre byʼzɛ̃].


Lia patro, kiu manipulis krajonojn kaj penikojn por plezuro, gvidas liajn unuajn gestojn en arto. Evidente André BUZIN faras studadojn pri desegno kaj pentrarto, kompletigitaj per provtempo en dinanderio kaj gravurarto. Poste li specialiĝas precipe en bestaj kaj floraj temoj.

En 1984, li realigas siajn unuajn poŝtmarkojn por Zairio, pri la faŭno de la Parc National de la Garamba kaj pri la okapio. Samjare, li desegnas ok poŝtmarkojn por Ruando, pri la Olimpiaj Ludoj en Los Angeles. Por Belgio, André BUZIN ilustras multnombrajn poŝtmarkojn pri birdoj (de 1985) kaj pri floroj (de 1995).

Entute, li realigas preskaŭ 300 poŝtmarkojn, kaj 400 desegnojn por la kolekto «La Vie Secrète des Bêtes» ĉe la eldonejoj Hachette. Li ricevas dekduon da premioj pri belga filatelia arto, kies la Prix du Roi en 1995. Fine, André BUZIN partoprenas en pli ol 30 izolaj ekspozicioj kaj en preskaŭ 40 grupaj ekspozicioj, eksterlande kaj internlande.