CPAS

Belga siglo el komunuma organizaĵo.
• Plennomo: Centre Public dʼAction Sociale, mallongige CPAS.
• Prononco: [se pe a ʼɛs].
• Traduko: Öffentliches Sozialhilfezentrum en germanlingvo kaj Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn en nederlandlingvo.


Oficiala mallongigo de la Centre Public dʼAction Sociale, publika organizaĵo fondita en 1976, por anstataŭi la malaktualan Commission d’Assistance Publique. En Belgio, oni nombras unu CPAS en ĉiu komunumo, tio estas 589 centroj entute. Ĝia misio estas “permesi al ĉiuj havi vivon konforma je la homa digno”. Tio do signifas, ke ĝi estas respondeca de la socia helpo por malfavorataj personoj. Sed, aliaj specifaj planaĵoj pri akompano kaj subteno ankaŭ ekzistas, kiel en la administra, financa, medicina kaj psikologia kampoj...