Église Saint-Julien

Belga preĝejo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Église Saint-Julien.
• Prononco: [ʼegli:z ʼsɛ̃t - ʒyʼljɛ̃].
• Adreso: rue de Pintamont, 7800 Ath.


Konstruita ekde 1394 lʼÉglise Saint-Julien estas konsekrita en 1415. La gotika turo, la absido kaj la okcidenta pordego datiĝas de tiu periodo. La resto de la konstruaĵo estas rekonstruita inter 1819 kaj 1822 en novklasika stilo laŭ planoj de la arkitekto Gabriel François FLORENT.