Fabiola

Kvina reĝino de la Belganoj (Madrid {ES} 1928 – Laeken 2014).
• Plennomo: Fabiola (Fernanda) (María de las Victorias) (Antonia) (Adelaida) (DE MORA Y ARAGÓN).
• Prononco: [faʼbjola (fɛrʼnanda) (maʼrja ʼde ʼlas vikʼtorjas) (anʼtonja) (adelaʼida) (ʼde ʼmora ʼi araʼgɔn)].
• Titolo: Fabiola DE BELGIQUE en franclingvo, Fabiola VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Fabiola VON BELGIEN en germanlingvo.


Originante el familio kun sep infanoj de hispana nobelaro ŝi estas la tria filino de la markizo Gonzalo DE MORA Y FERNÁNDEZ RIERA DEL OLMO kaj de lia edzino Blanca DE ARAGÓN Y CARRILLO DE ALBORNOZ. Ŝi estas la fratino de la aktoro Jaime DE MORA Y ARAGÓN. Flegistino, Fabiola laboras en hospitalo en Madrid, sed ankaŭ publikigas serion da fabeloj por la infanoj en albumo titolita «Los doce cuentos maravillosos».

Je la 15a de Decembro 1960 Fabiola edziniĝas kun la reĝo Baudouin. La edziĝo okazas ĉe la Cathédrale Saints-Michel-et-Gudule en Bruxelles kaj estas elsendita per televido por la unua fojo en Belgio. Bedaŭrinde, nenia heredanto naskiĝas de tiu edzeco, ĉar kvin spontanaj abortoj kaj unu ĥirurgia operacio ne lasas esperon al la paro...

La reĝino Fabiola estas apud ŝia edzo okaze de oficialaj ceremonioj, de ŝtataj vojaĝoj kaj por ricevi fremdajn eminentulojn en la Château de Laeken de Bruxelles. Ŝi estas honorprezidantino de la fonduso Action Damien (de 1965 ĝis 2010) kaj de la Concours Musical International Reine-Élisabeth-de-Belgique (de 1965 ĝis 2013). Ŝi ankaŭ donas sian publikan subtenon al la Unicef​​, lʼUnion des Artistes du Spectacle kaj la Salon des Aquarelles de Belgique. Tre atenta pri la problemoj de la gehandikapuloj, ŝi kreas en 1967 la Fonds Reine Fabiola kaj vizitas la specialigitajn instituciojn.

En 1976, la reĝino Fabiola estas la dua membro de la reĝa familio, kiu estas nomumita honora membro de lʼAcadémie Royale de Médecine de Belgique. Plie, ŝi oficiale subtenas la European Museum of the Year Award kaj donas ŝian nomon al multnombraj sociaj institucioj, kies: la Village Reine Fabiola por gehandikapuloj kaj lʼHôpital Universitaire des Enfants Reine Fabiola (inaŭgurita en 1986). En 1990, kun la reĝo Baudouin, ŝi reprezentas Belgio en New York ĉe la United Nations World Summit for Children.

Kiam la reĝo Baudouin mortas en Hispanio je la 31a de Julio 1993, ŝi maloftigas siajn publikajn aperojn, por ne ombri al sia bofratino la reĝino Paola. Intertempe Fabiola fariĝas honorprezidantino de la Fondation Roi Baudouin. Fine, en 1998, ŝi forlasas la Château de Laeken kaj transloĝiĝas al la Château du Stuyvenberg.

Inter 1992 kaj 2000, la reĝino Fabiola vojaĝas eksterlanden, por atentigi pri la situacio de kamparaj virinoj en la Tria Mondo. Dum 1995 ŝi reprezentas Belgio en Beijing ĉe la United Nations Fourth World Conference on Women. Ankoraŭ ŝi publike subtenas la karitatan elsendon Télévie kontraŭ leŭkemio (inter 1993 kaj 2004).

La jaro 2009 estas signita de pluraj sanproblemoj por la reĝino Fabiola: operacio pri tiroido sub hipnoto ĉe la Centre Hospitalier Universitaire de Liège, enhospitaligado pro pneŭmonio ĉe la Clinique Saint-Jean de Bruxelles kaj apero en rulseĝo dum meso en memoro de la reĝo Baudouin.

En septembro 2012, Fabiola kreas fonduson, kiu ŝajnas permesi al siaj heredontoj ne pagi impostojn. Evidente, tio estas temo de akra polemiko pri ŝia enspezo, eĉ se ĝi ne estas uzita en ŝia fonduso! Konsekvence, de 2013, la belga registaro decidas redukti ŝian renton kaj la fonduso estas likvidita...