SILVA BRAGA TAVARES Tatiana

Belga modelino kaj parolistino (Uccle 1985).
• Plennomo: Tatiana SILVA BRAGA TAVARES.
• Prononco: [taʼtjana ʼsilva ʼbraga tavaʼrɛs].


Ŝi devenas de la insulara ŝtato Kaboverdo. En decembro 2004, Tatiana SILVA BRAGA TAVARES estas elektita Miss Belgium 2005, post kroniĝo kiel Miss Bruxelles komence de la jaro. Sinsekve ŝi partoprenas en la konkursoj Miss Europe 2005, Miss World 2005 kaj Miss Universe 2006. Ankaŭ ŝi renkontiĝas multnombrajn gefamulojn tra la mondo, interalie Christian AUDIGIER, Quincy JONES kaj Eddie MURPHY. Plie ŝi vojaĝas en Argentino, Arubo, Ĉinio, Tajlando kaj Usono.

En 2006 Tatiana SILVA BRAGA TAVARES laboras ĉe la oficejo de la ministro Armand DE DECKER. Poste ŝi komencas studadojn pri politikaj sciencoj ĉe l’Université Libre de Bruxelles, kunlaboras kun Handicap International kaj direktas magazenon en la provinco Antwerpen. Samtempe, ŝi daŭrigas sian karieron kiel modelino, ĉe la privata vendejo Caméléon en Woluwe-Saint-Lambert.

En 2008, ŝi registras la diskon «I can't wait», laŭ la muzikgrupo Nu Shooz. En decembro 2009, Tatiana SILVA BRAGA TAVARES faras sian unuan aperon je la prezentado de la veterprognozoj ĉe la franclingva televido RTBF. Fine, ŝi partoprenas en la realeca televidaĵo Expeditie Robinson 2010, sur la nederlandlingva kanalo 2be.