Stadhuis van Oudenaarde

Belga urbodomo, situanta en Vlaanderen, provinco Oost Vlaanderen.
• Plennomo: Stadhuis van Oudenaarde.
• Prononco: [ʼstat,hœ:js ʼvan ʼɔwdǝ,nɑ:rd].
• Adreso: Markt 1, 9700 Oudenaarde.


En la malfrua gotika stilo el Brabanto, la Stadhuis van Oudenaarde estas konstruita de la arkitekto Hendrik VAN PEDE (inter la jaroj 1526 kaj 1537) por anstataŭigi la mezepokan Schepenhuis, kiu okupis la saman lokon.