STALLAERT Dirk

Belga desegnisto (Bruxelles 1955).
• Plennomo: Dirk STALLAERT.
• Prononco: [ʼdirk ʼstal,lɑ:rt].


Antaŭ sia kariero en la bildrakonto Dirk STALLAERT okupas plurajn aliajn postenojn. Arte li estas influita de Bob DE MOOR, Hergé, Edgar P. JACOBS, Marc SLEEN kaj Willy VANDERSTEEN. Li publikigas siajn unuajn desegnojn en la magazinoj Knack (1975) kaj Kuifje (1977).

Inter 1982 kaj 1992 li estas la kunlaboranto de Jean-Pol por la serio «Kramikske» eldonita en la ĵurnalo Het Volk kaj en la magazino De Volksmacht. Ankaŭ Dirk STALLAERT desegnas la seriojn «De Strangers» kaj «Kitty» por la ĵurnalo De Gazet van Antwerpen, en kunlaborado kun Patrick VERMEIR, de 1986 ĝis 1991. Poste li laboras por la serio «Nino» kun Hec LEEMANS.

Sed, verdire, Dirk STALLAERT estas precipe famkonata por sia daŭra partopreno en familiaj serioj kiel «Nero» (1992-2003), «De Kiekeboes» (2003-2005), «Milleke, Melleke, Mol» (de 2003), «Plankgas en Plastronneke» (2005-2008) kaj «Suske en Wiske» (de 2006).