ÖSHZ

Belga siglo el komunuma organizaĵo.
• Plennomo: Öffentliches Sozialhilfezentrum, mallongige ÖSHZ.
• Prononco: [œ ɛs hɑ: ʼtsɛt].
• Traduko: Centre Public dʼAction Sociale en franclingvo kaj Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn en nederlandlingvo.


Oficiala mallongigo de la Öffentliches Sozialhilfezentrum, publika organizaĵo fondita en 1976, por anstataŭi la malaktualan Commission d’Assistance Publique. En Belgio, oni nombras unu ÖSHZ en ĉiu komunumo, tio estas 589 centroj entute. Ĝia misio estas “permesi al ĉiuj havi vivon konforma je la homa digno”. Tio do signifas, ke ĝi estas respondeca de la socia helpo por malfavorataj personoj. Sed, aliaj specifaj planaĵoj pri akompano kaj subteno ankaŭ ekzistas, kiel en la administra, financa, medicina kaj psikologia kampoj...