ENGLERT François

Belga fizikisto (Etterbeek 1932).
• Plennomo: François ENGLERT.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa ʼɑ̃glɛr].


François ENGLERT, kiu naskiĝis en juda familio, estas postvivanto de la holokaŭsto ĉar li estas kaŝita dum la tuta daŭro de la Dua Mondmilito. Unue li vizitas la unuagradan lernejon en Bruxelles kaj la duagradan edukadon ĉe lʼAthénée Royal de Koekelberg. Poste, li ĉeestas en la Fakultato pri Aplikataj Sciencoj ĉe la Université Libre de Bruxelles, kie li ricevas diplomon de civila inĝeniero en 1955.

Rapide François ENGLERT komprenas la funkciadon de la elementoj prefere ol ilia uzado. Jam asistanto ĉe la Fakultato pri Aplikataj Sciencoj, li studas fizikon (sen sekvi la kursojn ĉar li ne havas sufiĉe da libertempo), ricevante licencion (1957) kaj doktorecon (1958) pri fiziko. Tiam, li foriras al la Cornell University en Usono, kie li estas nomumita asistanto de esploro (1959) kaj asistanto de instruisto (1960). Tie, li laboras sub la direkto de Robert BROUT, kun kiu li kunlaboras dum la tuta vivo.

En 1961, François ENGLERT revenas al la Université Libre de Bruxelles, kie li estas docento kaj profesoro en 1964. Poste, kun Robert BROUT, li estras la departamenton de Teoria Fiziko, kiun ili kreas kune en 1980. Li atingas emeritecon en 1998. Liaj ĉefaj kontribuoj koncernas la fizikon de la fazopasaĵoj, la fizikon de la partikloj, la kordoteorion kaj la kosmologion. Li estas ankaŭ “Sackler Professor by Special Appointment” ĉe la Tel Aviv University.

Plie la nomo de François ENGLERT estas ligita al la modelo de kosma inflacio, ia fazo de ekspansio akcelita kiun la universo konas frue en ĝia historio, permesante ekspliki kial ĝi estas homogena kaj izotropa grandskale.

Fine li ricevas multnombrajn premiojn dum lia kariero. Unue, li ricevas la Prix Émile FRANCQUI (1982), la Particle Prize (1997) de la European Physical Society kaj la Wolf Prize pri Fiziko (2004). Je la 29a de Majo 2013 François ENGLERT ricevas la Premio Príncipe de Asturias pri Scienca kaj Teknika Esploroj. Poste, per Reĝa Dekreto el la 8a de Julio 2013, la reĝo Albert II donas al li la titolon de barono. Fine, je la 8a de Oktobro 2013, li ricevas la Prix Alfred NOBEL pri Fiziko, kune kun la angla fizikisto Peter HIGGS, por lia laboro pri la bosono de HIGGS kaj la mekanismo de BROUT-ENGLERT-HIGGS.