FABIAN Lara

Belgo-kanada kantistino (Etterbeek 1970).
• Plennomo: Lara FABIAN (artiste), Lara (Sophie) (Katy) CROKAERT (private).
• Prononco: [laʼra faʼbjɑ̃ , laʼra (ʼsɔfi:) (kaʼti) krɔʼkɑ:rt].


Lara FABIAN lasas neniun indiferenta: talenta por la unuj aŭ nervoziga por la aliaj, oni ŝatas ŝin tute aŭ tute ne. Dume, ĝis nun, ŝi vendis preskaŭ 13 milionoj da diskoj tra la mondo. Plie ŝi kantas en angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj rusa lingvoj...

Naskiĝita en Belgio de itala patrino kaj flandra patro, Lara FABIAN restadas dum siaj kvin unuaj jaroj en Catania proksime de la vulkano Etna kaj poste rehejmiĝas al Ruisbroek en la periferio de Bruxelles. En 1978, ŝi komencas sian muzikan edukadon ĉe la Conservatoire Royal de Bruxelles, kie ŝi studas lirikan kanton kaj skribas siajn proprajn kanzonojn dum dek jaroj. Je 14 jara, ŝi kantas en kluboj de la regiono de Bruxelles, kun sia patro je la gitaro.

En 1986, ŝi renkontas Marc LERCHS, studento pri ĵurnalismo. Tuj li komponas por ŝi ok kanzonojn. Ŝi gajnas plurajn amatorajn konkursojn, kies la Tremplin de la Musique de la Festival de Wallonie, kie ŝi ricevas tri premiojn. Poste ŝi petas al Marc LERCHS du titolojn por ŝia unua 45-turniĝa vinildisko titolita «L’Aziza est en pleurs» (memore al la forpasinta kantisto Daniel BALAVOINE). En 1988, Lara FABIAN kantas kanzonon «Croire» ĉe la Eurovision Song Contest en Dublin, kie ŝi atingas honorindan kvaran rangon por Luksemburgio.

Poste, ŝi komencas studadojn pri juro kaj infana kriminologio en Italio, kiujn ŝi haltas nur post unu jaro. Ŝi renkontas Rick ALLISON ĉe la Crescendo, muziktrinkejo en Bruxelles, dum majo 1990. Tiu muzika kaj sentimentala renkontiĝo signas turnopunkton en la kariero de Lara FABIAN, kiu decidas profiti la ŝancon en Kebekio. En aŭgusto 1991, ŝia unua albumo «Lara FABIAN» estas registrita, kun la titoloj «Le jour où tu partiras» kaj «Qui pense à l’amour». Tiam ŝi partoprenas en multnombraj koncertoj tra Kanado dum du jaroj, en deko da festivaloj dum la somero 1993 kaj en Les FrancoFolies de Montréal. En 1994, ŝi pretigas duan albumon per amkanzonoj «Carpe Diem», kiu estas granda sukceso en du semajnoj kun la titoloj «Tu t’en vas», «Si tu m’aimes» kaj «Leila». Tial ŝi organizas unuan turneon «Sentiments acoustiques». En januaro 1995, ŝi interpretas la kanzonon «Je suis malade» kun Serge LAMA, ĉe la Palais des Congrès en Paris. Plie 1995 estas la jaro de la premioj: ŝi ricevas la Félix de l’Interprète Québécoise de l’Année kaj la Félix du Meilleur Spectacle. En 1996 Walt Disney Studios petas al ŝi pruntedoni ŝian voĉon en la desegnofilmo «Le Bossu de Notre-Dame». Je la aĝo de 26 jaroj, ŝi ricevas la kanadan naciecon tiamaniere, ke ŝi tiel havas duoblan naciecon. Dum tiu periodo, ŝi ankaŭ finas sian trian albumon «Pure», kun la titoloj «Tout», «Je t’aime» kaj «La différence» (pri la samseksameco). En 1997 ŝi gajnas la Félix de l’Album de l’Année.

Konsekvence, Lara FABIAN fariĝas stelulino en Kebekio, sed restas al ŝi konkeri la francan scenejon. En februaro 1998, ŝi estas elektita Révélation de l’Année ĉe la Victoires de la Musique, post kio sekvas triumfa turneo en Belgio kaj Francio. Tio estas okazo por dueto kun Johnny HALLYDAY sur la kanzono «Requiem pour un fou» ĉe la Stade de France en Paris.

En 1999 nova defio atendas la kantistinon. Efektive, Lara FABIAN decidas eksturmi la usonan merkaton, kun la helpo de nova kompanio Sony. En novembro samjare aperas ŝia unua anglalingva albumo, titolita «Lara FABIAN», skribita de Rick ALLISON, Patrick FIORI kaj Patrick LEONARD. Ŝi reklamas sian diskon tra la mondo (Eŭropo, Japanio, Sud-Ameriko kaj Usono). Fine en novembro, ŝi ricevas la Félix de l’Artiste s’étant le plus illustré hors Québec dans une autre langue que le français, antaŭ ol kanti ĉe la Madison Square Garden.

En majo 2001, Lara FABIAN ricevas la premion World Music Awards, ĉar ŝi vendis la plej grandan nombron da diskoj en la Benelukso. Ankaŭ ŝi registras la kanzonojn «The Dream Within» por la filmo «Final Fantasy: The Spirits Within» kaj «For Always» por la filmo «Artificial Intelligence: A.I.» de Steven SPIELBERG. En aŭgusto 2001, ŝia kvara franclingva albumo «Nue» estas lanĉita, kun titoloj kiel «J’y crois encore», «Immortelle» kaj «Tu es mon autre» (dueto kun Maurane).

Poste, Lara FABIAN registras «The alchemist», novan dueton kun la angla kantisto Russell WATSON. En junio 2004, ŝia dua anglalingva albumo «A wonderful life» aperas en Eŭropo, kun la titoloj «No big deal» kaj «The last goodbye». Sed la promocio de tiu albumo estas interrompita pro kontraktorompo kun Sony Music. En februaro 2005, ŝi eldonas sian kvinan franclingvan albumon «9», kun la kanzonoj «La lettre», «L’homme qui n’avait pas de maison», «Un ave maria», «Il ne manquait que toi» kaj «Ne lui parlez plus d’elle». Cetere, ĉi tiu disko signas novan turnopunkton en ŝia kariero, ĉar ŝi forlasas sian partneron Rick ALLISON. De tiam ambaŭ artistoj estas antaŭ la justico por disputi pri la kopirajtoj de iliaj komunaj kanzonoj.

En 2007, ŝi naskas filinon Lou kun Gérard PULLICINO, antaŭ separo en 2012. En 2009 estas eldonitaj la albumo «Toutes les femmes en moi» (kun versioj de franclingvaj kantistinoj) kaj la albumo «Every woman in me» (kun versioj de anglalingvaj kantistinoj). Dum la somero de 2010, Lara FABIAN registras la albumon «Mademoiselle Zhivago» kaj turneas en la orientajn landojn (Kazaĥstano, Latvio, Rusio).

Je la 15a de Aprilo 2013 aperas ŝia nova albumo «Le Secret», kun la titolo «Deux ils, Deux elles» pri la edzeco por ĉiuj. Je la ​​29a de Junio 2013, ŝi edziniĝas al la itala magiisto Gabriel DI GIORGIO. Je la 6a de Novembro 2013, Lara FABIAN anoncas, ke ŝi estas devigata haltigi sian karieron por observi ripozan periodon post aŭda ŝoko ricevita ĉe televida studio kelkajn monatojn antaŭe...