Frère Mutien-Marie

Belga monaĥo kaj instruisto (Mellet 1841 – Malonne 1917).
• Plennomo: Frère Mutien-Marie (religie), Louis-Joseph WIAUX (private).
• Prononco: [ʼfrɛ:r myʼsjɛ̃ - ʼmari: , luʼi - ʒɔʼzɛf wiʼo].


Unue Louis-Joseph WIAUX naskiĝas en profunde kristana familio. Post unuagrada lernejo, li laboras en la forĝejo de sia patro, eĉ se la ideo de tia kariero malplaĉas al li. Sed en 1856, je 15 jara, li preferas eniri la novicejon de la Frères des Écoles Chrétiennes en Malonne, sub la nomo de Mutien-Marie.

Frère Mutien-Marie sinsekve instruas en Chimay, ĉe la Institut Saint-Georges de Bruxelles kaj de 1859 ĉe la Institut Saint-Berthuin de Malonne, kie li pasigas la reston de sia vivo. Tamen, li ne havas sufiĉe da talento por la instruado kaj okupas dum pli ol kvindek jaroj subalternajn postenojn (elementaj kursoj pri desegno kaj muziko), kiujn li akceptas kun ĝojo kaj humileco. Verdire, lia prefero estas por la kursoj de katekismo, kiun li donas al infanoj.

Tiu simpla vivo, plenigita de preĝoj, rapide kondukas lin al sankteco. Efektive, Frère Mutien-Marie estas beatigita je la 30a de Oktobro 1977 de la papo Paulus VI kaj kanonigita je la 10a de Decembro 1989 de la papo Ioannes Paulus II. Depost 1980, liaj relikvoj ripozas en blanka marmortombo, en nova kapelo proksime de la muzeo, kie estas kolektitaj memoraĵoj pri li, formante la Sanctuaire Frère Mutien-Marie.