Les Musées dʼExtrême-Orient

Belgaj muzeoj, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Les Musées dʼExtrême-Orient.
• Prononco: [ʼlɛ myʼze: dɛksʼtrɛ:m - ɔrʼjɑ̃].

Les Musées dʼExtrême-Orient konsistas el tri mirindaj konstruaĵoj en la brusela pejzaĝo: La Tour Japonaise, Le Pavillon Chinois kaj Le Musée d’Art Japonais. Vere, oni temas pri arkitekturaj vidindaĵoj, kiuj montras la fascinadon de la Eŭropanoj de la frua XXa Jarcento por Ĉinio kaj Japanio. Tiuj strangaj konstruaĵoj, starigitaj ĉe la rando de la reĝa bieno en Laeken, estas partoj de la realigaĵoj menditaj de la reĝo Léopold II.



La Tour Japonaise
La Tour Japonaise, kiu fariĝas ŝtata posedaĵo en 1921, gastigas kolektojn pri japanaj porcelanoj (el periodo inter la XVIIa kaj la XVIIIa Jarcentoj) kaj japanaj ornamaĵoj (el periodo inter la XIXa kaj la XXa Jarcentoj), admiritaj dum International Exhibitions interalie.



Le Pavillon Chinois
Le Pavillon Chinois, kiu fariĝas ŝtata posedaĵo en 1921, gastigas kolektojn pri ĉinaj porcelanoj (kreitaj nur por la eksportado), kiuj reprezentas valoran dokumentaron pri la eŭropa gusto vid-al-vide al la ĉina arto, antaŭ ĝia kompreno de la sinologio.



Le Musée d’Art Japonais
Le Musée d’Art Japonais, situanta en kromkonstruaĵo de Le Pavillon Chinois, gastigas kolektojn el la epoko Edo (1600-1868), kiuj montras la majstrecon de la Japananoj en la artoj pri ceramikaĵo, ksilografaĵo, lakaĵo, metalaĵo, pentraĵo, skulptaĵo kaj teksaĵo.