PALANTE Eric

Belga motorciklisto (Vaux-sous-Chèvremont 1963 – Chilecito {AR} 2014).
• Plennomo: Eric PALANTE.
• Prononco: [eʼrik paʼlɑ̃t].


De sia infaneco, Eric PALANTE havas fervoron pri motorcikloj, tial li ĉeestas en dek unu Dakar Rally. Ekde tiam, li partoprenas en aventuraj vetkuroj (Korsiko, Maroko, Rumanio, Senegalio, Tunizio) kaj francaj vetkuroj (Aveyronnaise Classic, Grappe de Cyrano, RandʼAuvergne, Trèfle Lozérien, Val de Lorraine). Intertempe li estras malgrandan entreprenejon pri bontenado kaj purigado en la regiono Liège.

Je la 8a de Januaro 2014, li suferas pri severa vundo je la mano, dum la Dakar Rally 2014. Tamen li ne rezignas kaj bonhumore foriras sur la kurejoj la kvina etapo. Matene de la sesa etapo li ne estis revenita post la kvina etapo. Je la 10a de Januaro 2014, la korpo de Eric PALANTE estas trovita 143 kilometroj for de la komenco de la kvina etapo, ie en Argentinio. Poste, medicinaj esploroj indikas, ke li estas forpasita pro intensa hipertermio.

En la privata vivo Eric PALANTE havas edzinon kaj kvin infanojn...