VAN EYCK Hubert

Belga pentristo (Maaseik ±1366 – Gent 1426).
• Parencaro: Jan VAN EYCK (frato), Lambert VAN EYCK (frato).
• Plennomo: Hubert VAN EYCK.
• Prononco: [ʼybɛr ʼvan ʼɛjk].


La manko de informoj kaj de kompletaj verkoj de lia mano nutras dubon pri la vivo mem de Hubert VAN EYCK, kvankam dum jarcentoj li havas la reputacion esti la fondinta artisto de la Frua Nederlanda Pentrarto.

Nur unu afero estas certa, Hubert VAN EYCK komencas la skizon de la superaltara panelo «Het Lam Gods» ĉe la Sint-Baafs Kathedraal van Gent, finita de Jan VAN EYCK (post la morto de lia unuenaskita frato) en 1432.

Ofte oni diras, ke Hubert VAN EYCK estas la aŭtoro de du aliaj pentraĵoj: «Annunciatie» (ĉe la Metropolitan Museum en New York) kaj «De drie Mariaʼs bij het graf van Jezus» (ĉe la Museum Boijmans Van Beuningen en Rotterdam). Lia arto aperas ankoraŭ ligita al la internacia stilo, kun flueco de elegantaj figuroj kaj preciza realismo, kiu analizas la mondon en ĝia komplikeco kaj speciale en ĝia riĉeco. Tamen tiuj datumoj distingas la arton de ambaŭ fratoj nur per nuancoj...