DUNKER William

Belga kantisto kaj surscenigisto (Charleroi 1959).
• Plennomo: William DUNKER (artiste), Wilhelm DÜNKER (private).
• Prononco: [wilʼljam dœ̃ʼkɛr , wilʼhɛlm dynʼkǝr].


Naskiĝita de germana patro kaj de itala patrino, William DUNKER estas probable la plej neverŝajna Valonano el nia malgranda lando! Antaŭ vivi de la muziko, li estas precipe konata kiel aktoro kaj surscenigisto de la spektaklo por infanoj «Le pays des objets perdus», sub la pseŭdonimo de Alfred. Sed, jam dum la jaroj 2000, li tute renovigas la kanzonon en valonlingvo...

En 1985, William DUNKER registras la diskon «Todi suʼl voye» en valonlingvo, kiu estas ofte ludata en la radio. Poste, li kunlaboras kun André GAUDITIAUBOIS, kiu fariĝas lia kanzonverkisto por albumo titolita «Trop tchaud» ĉe la diskeldonejo FrancʼAmour. Komence de 1998, estas la elirpunkto de nova aventuro sur scenejo, ĉar li faras siajn unuajn paŝojn en Kebekio sub la direkto de Pierre TREMBLAY.

En 2001, li ankoraŭ registras la novan diskon «EyʼAdon!», kun profesiaj muzikistoj. En 2002, William DUNKER interpretas la kanzonon «Erein Eta Joan - Dʼji Sènme è Dji Mʼe Va», kun la korsika muzikgrupo I Muvrini. En 2005 li ricevas la titolon de Chevalier de lʼOrdre de la Couronne, el la manoj de Fadila LAANAN, Ministrino de la Kulturo el la Communauté Française.