FRIMOUT Dirk

Belga astrofizikisto kaj kosmonaŭto (Poperinge 1941).
• Plennomo: Dirk (Dries) (David) (Damiaan) FRIMOUT.
• Prononco: [ʼdirk (ʼdri:s) (ʼdavid) (ʼdamjɑ:n) ʼfrimɔwt].


Dirk FRIMOUT realigis unu el siaj revoj — flugi en aero! Cetere, li estas la unua Belgano, kiu iras en la spacon. Unue li akiras diplomon el duagrada instruado ĉe la Koninklijk Atheneum Voskenslaan en Gent (1959) kaj diplomon de elektronika inĝeniero (1963). Poste li fariĝas doktoro pri aplikata fiziko en la Universiteit Gent (1970). Amatoro pri tekniko de sia infanaĝo, li postdoktoriĝas ĉe la University of Colorado, en laboratorio pri atmosfera kaj spaca fiziko en 1972.

Ĝis 1978, li laboras ĉe la Institut dʼAéronomie Spatiale de Belgique por optimumigi instrumentojn, kiuj kapablas fari mezurojn en la spaco. En 1977 li unuafoje kandidatiĝas ĉe la NASA kiel kosmonaŭto. Li estas inter la 12 unuaj el la 2.500 eŭropaj kandidatoj. Tamen, nur kvar kandidatoj estas en la definitiva selekto, kaj Dirk FRIMOUT estas... kvina! Tiam, inter 1978 kaj 1984, li fariĝas scienca koordinanto kaj trejnisto por la partoprenantoj de la skipo de Spacelab-1 en ESA.

De 1984 ĝis 1989 li ankaŭ laboras en la sekcio mikrogravito de ESTEC kun EURECA en Spacelab-1. Intertempe, en 1985, li denove kandidatiĝas kiel kosmonaŭto kaj estas elektita en la rezervo de la NASA. Lia flugo devas okazi en 1986, sed pro la eksplodo de la kosmopramo Challenger, ĝi estas nuligita kaj prokrastita en 1992. Inter la 24a de Marto kaj la 2a de Aprilo 1992, Dirk FRIMOUT realigas sian ununuran flugon en la spaco, kiel 1 el la 7 kosmonaŭtoj en la kosmopramo Atlantis STS-45 ĉirkaŭ la tero. Dum tiu misio, li estas respondeca pri la sciencaj testoj kaj studas la atmosferon, kaj la influon de la Suno sur la atmosferon de nia blua planedo.

Fine Dirk FRIMOUT gajnas prestiĝajn premiojn dum sia kariero. Li fariĝas Doktoro pri Honoro de la Universiteit Gent (1992) kaj de la Université de Liège (2012). Je la 30a de Junio 1993, li ricevas la titolojn de Grand Officier de lʼOrdre de Léopold kaj de vicgrafo, el la manoj de la reĝo Baudouin.