VAN EYCK Jan

Belga pentristo (Maaseik ±1390 – Brugge 1441).
• Parencaro: Hubert VAN EYCK (frato), Lambert VAN EYCK (frato).
• Plennomo: Jan VAN EYCK.
• Prononco: [ʼjan ʼvan ʼɛjk].


Oni preskaŭ nenion scias pri lia familio kaj vivo. La plej konata pentraĵo de Jan VAN EYCK estas la superaltara panelo «Het Lam Gods» ĉe la Sint-Baafs Kathedraal van Gent, ŝlosilverko de la okcidenta pentrarto, kiun li finas post la morto de lia unuenaskita frato. Plie, li estas unu el la unuaj pentristoj, kiu subskribas multnombrajn el siaj artaĵoj.

Inter la jaroj 1422 kaj 1425 li estas dungita ĉe la kortego de Jean III de Bavière en Den Haag. En 1424, li estas nomumita oficiala pentristo sub la nomo Mayster Jan DEN MAELRE, por realigi la ornamaĵojn de la palaco Binnenhof. Bedaŭrinde, restas nenia verko de Jan VAN EYCK el tiu nederlanda periodo, escepte kopioj de perditaj pentraĵoj, kiel «De man met de anjer» ĉe la Berliner Gemäldegalerie.

En januaro 1425, post la morto de Jean III de Bavière, li forlasas Den Haag kaj rehejmiĝas en Brugge. Je la 19a de Majo 1425, li estas nomumita oficiala pentristo de Philippe III de Bourgogne, por kiu li ankaŭ respondecas pri esceptaj kaj sekretaj misioj. (Oni eble temas pri vojaĝo al la Sankta Lando, ĉar kelkaj el liaj pentraĵoj kiel «De drie Mariaʼs aan het graf» el Rotterdam, enhavas precizajn vidojn el Jerusalem.) Tial Jan VAN EYCK regule ricevas ĉiujaran renton ĝis lia morto. Konsekvence, li devas resti proksime de la duko kaj transloĝiĝas al Lille, kie li estas menciita antaŭ la 2a de Aŭgusto 1425.

Alia misio de Jan VAN EYCK eble estas vojaĝo al la kortegon de Alfonso V de Aragón por peti la manon de lia nevino Isabella de Urgel por Philippe III de Bourgogne. Poste la reĝo Alfonso V de Aragón aĉetas al li plurajn verkojn. Plie, li sendas lian oficialan pentriston Luis DALMAU, por sekvi kursojn ĉe la flandra majstro inter 1431 kaj 1436.

De la 19a de Oktobro 1428 ĝis la 25a de Decembro 1429, Jan VAN EYCK denove realigas mision en Portugalio, por traktadi la edziĝon inter la duko Philippe III de Bourgogne kaj Isabel de Portugal kun ŝia patro João I de Portugal. Ĉe tiu okazo, en januaro 1429, li pretigas du portretojn de la estonteca dukino ĉe la kastelo de Avis. Poste, la pentristo verŝajne vojaĝas en Hispanio, eble en Santiago de Compostela, ĉe la kortego de Juan II de Castilla en Valladolid kaj ĉe Muhammed VIII de Granada.

En 1430, oficiala dokumento atestas, ke Jan VAN EYCK denove loĝas en Brugge. Do li samtempe laboras por privataj mendoj kaj por la duko Philippe III de Bourgogne. En 1432, li finas la superaltaran panelon «Het Lam Gods» komencita de sia frato Hubert VAN EYCK por Joost VIJDT. Por la urbo, li realigas plurajn mendojn: interalie, la polikromio de statuoj, kiuj reprezentas la gegrafojn el Flandrio por la fasado de la urbodomo. En tiu epoko li produktas siajn plej famajn privatajn mendojn: «Portret van een jongeman» (1432), «Man in een tulband» (1433), «Portret van Giovanni ARNOLFINI en zijn vrouw» (1434) kaj «Madonna met kanunnik Joris VAN DER PAELE» (1434-1436).

Ĉirkaŭ 1433, la majstro edziĝas kun certa junulino Margareta, kiu eble estas el nobela deveno kaj de kiu li pentras la portreton en 1439. Jan VAN EYCK daŭre laboras por Philippe III de Bourgogne tiamaniere, ke lia rento estas plikariĝita de 100 al 360 pundoj po jaro. Efektive li ĉiam partoprenas en la ornamado de la restadejoj en Hesdin (1432), Bruxelles (1433) kaj Lille (1434). Intertempe, li plenumas mision al Arras en 1435, dum la paca traktado inter Burgonjo, Anglio kaj Francio. En 1436 li lastfoje faras “iajn malproksimajn vojaĝojn kaj strangajn iradojn”, tre probable en nekristanaj landoj, kie la duko intencas gvidi krucmiliton.

Jan VAN EYCK mortas je la 9a de Julio 1441. Li estas unue entombigita en la klostro de la malnova Sint-Donaas Kerk van Brugge. Sed, je la 21a de Marto 1442, lia frato Lambert VAN EYCK petas kaj ricevas la rajton transloki lian tombon en la preĝejon.