Casterman

Belga eldonejo kreita en 1780.
• Plennomo: Casterman.
• Prononco: [kastɛrʼman].


Jam en 1776, Donat-Joseph CASTERMAN, laboras kiel bindisto, eldonisto, librovendisto kaj presisto en la urbo Tournai. Dum la tuta XIXa Jarcento, la eldonejo montras gravan katalogon, grandparte dediĉita al religiaj publikaĵoj kaj verkoj por la junularo. Plie, la bindado kaj la presado estas plenumitaj en metiejoj, kiuj okupas inter unu kaj du centoj da homoj.

En 1856, Henri CASTERMAN kreas filion en la kvartalo Saint-Sulpice de Paris, kio permesas komercan evoluon en Francio. Post la morto de ambaŭ estroj, la entreprenejo prenas la formon de Anonima Societo en 1907. Inter ambaŭ mondmilitoj, la negoco forte kreskas en ambaŭ fakoj: eldonado kaj presado.

En 1934, Casterman anstataŭigas la eldonejojn Le Petit Vingtième, por la publikado de «Les Aventures de Tintin» de Hergé. Ekde 1942, ĝi ankaŭ eldonas la novaĵojn de Hergé en koloroj kaj sur 62 paĝoj; prezentado kiu fariĝas la normo por la bildrakontoj eldonitaj poste. En kelkaj jaroj estas publikigitaj koloraj versioj de la aventuroj, origine eldonitaj en nigra kaj blanka.

Dankʼal la sukceso de la bildrakontoj de Hergé, Casterman rapide proponas novajn seriojn da aventuroj: «Petzi» de Carla kaj Vilhelm HANSEN, «Alix» kaj «Lefranc» de Jacques MARTIN aŭ «Chevalier Ardent» de François CRAENHALS. La katalogo de ilustritaj libroj por la junularo vastiĝas, kun la serio «Martine» ilustrita de Marcel MARLIER, kiu ĉiam ĝuas internacian sukceson. En la jaroj 1970, la eldonejo decidas konkeri legantaron pri bildrakontoj por la plenkreskularo, publikigante la unuajn albumojn de «Corto Maltese» de Hugo PRATT en 1973 kaj kreante la bildrakontan revuon (À suivre) en 1978.

Post financaj problemoj Casterman estas dividita en du diferencaj partoj: la eldonejo Casterman Éditions estas parto de la grupo Flammarion (ekde 1999) kaj la presejo Casterman Printing estas parto de la grupo Evadix (ekde 2002).