dinanderio

Belga metiaĵo el valona origino.
Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Etimologio: de la franca substantivo dinanderie, kiu signifas “metiaĵo el Dinant”.
• Traduko: dinanderie en franclingvo kaj en nederlandlingvo.


La dinanderio estas aro da batetenditaj iloj fabrikitaj en la urbo Dinant.



La dinanderio estas la arta formo de la kaldronfarejo. Tio estas la tekniko de la dinanderiisto. Ĝi konsistas en la transformo de lado (kiel arĝento, kupro, latuno, plumbo aŭ stano) uzante diversajn ilojn, kaj precipe marteloj.

La diversaj stadioj por realigi verkon estas:
- la desegno kaj la distranĉo
- la prilaboro (per faldigado, kurbigado, ruligado, ktp)
- la kunmeto (per agrafado, borderado aŭ veldado)
- la antaŭ-ebenigado kaj la ebenigado 
- la cizelado kaj la enstampado de markoj en reliefo

Depende de la materialo uzita, la prilaboro povas esti antaŭita, interrompita aŭ sekvita per termikaj traktadoj specifaj, por permesi al la materialo denove rezisti al la deformado; tio estas forigi la hardadon kaŭzita dum la laboro de la materialo.