DE BERGEYCK Thomas

Belga ĵurnalisto kaj parolisto (Ixelles 1976).
• Plennomo: Thomas (DE BROUCHOVEN) DE BERGEYCK.
• Prononco: [tɔʼma (ʼdǝ ʼbruk,hovǝn) ʼdǝ ʼbɛrg,ɛjk].
• Titolo: grafo.


Licenciato pri Filozofio kaj Beletro, en la sekcio “ĵurnalismo kaj komunikado” de lʼUniversité Libre de Bruxelles (2002), Thomas DE BERGEYCK eniras la redaktejon de la informaj bultenoj ĉe la televidokanalo RTL-TVi en marto 2003. Samjare li eniras la redaktejon de la radiostacio Bel RTL kiel parolisto kaj raportisto por la informaj bultenoj. Ĝis aŭgusto 2010 li ankaŭ animas la televidaĵon «RTL+».

Post kvin sezonoj, inter septembro 2003 kaj junio 2008, kiel raportisto por la televidaĵo «Place Royale» sur RTL-TVi li nun prezentas ĝin ĉiun sabaton dum la vespero, ekde la 3a de Septembro 2010. Li tiamaniere anstataŭigas Anne QUEVRIN je la sama posteno. Plie Thomas DE BERGEYCK prezentas multe da aliaj reĝaj eventoj: la edziĝo de William OF WINDSOR kaj Catherine MIDDLETON (2011), la edziĝo de Guillaume VON NASSAU kaj Stéphanie DE LANNOY (2012), la surtronigo de Willem-Alexander DER NEDERLANDEN kaj Máxima ZORREGUIETA (2013), ktp...