Gallo-Romeins Museum

Belga muzeo, situanta en Vlaanderen, provinco Limburg.
• Plennomo: Gallo-Romeins Museum.
• Prononco: [ʼgalɔ - ʼrɔmɛjns ʼmyze,ɔm].
• Adreso: Kielenstraat 15, 3700 Tongeren.


La Gallo-Romeins Museum – kiu havas simplan sed potencan stilon – estas verko de la arkitektura oficejo DE GREGORIO & PARTNERS. Tiu nova muzeo staras sur la loko de iama luksa roma domo. Tie estas kolektitaj la plej gravaj arkeologiaj trezoroj el la regiono.