Laurent

Belga princo el franclingva esprimo (Laeken 1963).
• Plennomo: Laurent (Benoît) (Baudouin) (Marie) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [loʼrɑ̃ (bǝʼnwa) (boʼdwɛ̃) (ʼmari:) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Laurent DE BELGIQUE en franclingvo, Laurent VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Laurent VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la tria kaj lasta infano de la reĝo Albert II kaj de lia edzino Paola. Ankaŭ Laurent estas la frato de la princino Astrid kaj de la reĝo Philippe. Plie li estas nur la 11a en la heredordo de la trono en Belgio...

Kiel lia frato Philippe, Laurent ĉeestas la unuagrada lernejo en franclingvo ĉe la Collège Saint-Michel dʼEtterbeek, kie li estas turbulenta lernanto. Poste, li restadas dum du jaroj ĉe la internulejo de la Sint-Andries Abdij van Zevenkerken en Loppem, kie lia nesufiĉa sciado de la nederlandlingvo estas problemo. Bedaŭrinde, tiu lernejo ne plaĉas al li kaj li ne mankas fuĝi, antaŭ esti retrovita de la polico sur la aŭtovojo E40.

En septembro 1977 la princo Laurent eniras la lernejon H. Pius X Instituut en Antwerpen. Tie li rekomencas sian unuan jaron de duagrada lernejo por la tria fojo. Fine de tiuj malfacilaj jaroj, li ricevas ateston el malsupra duagrada lernejo en 1980, kelkajn monatojn antaŭ lia 17a naskotago.

Tiam, la princo Laurent travivas la jaron 1980-1981 ĉe lʼÉcole Royale des Cadets en Laeken, sed lia nivelo en matematiko estas tro malalta por resti en tiu lernejo. Konsekvence, lia patro decidas eduki lin dum du jaroj per privataj kursoj ĉe la Château du Belvédère kun la instruisto Rudy BOGAERTS. Tiamaniere li sukcesas kaj diplomiĝas el la duagrada lernejo en junio 1983.

En septembro 1983, la princo Laurent vizitas lʼÉcole Royale Militaire en la 123a promocio por ĉiuj armiloj. En tiu epoko, post konflikto kun siaj gepatroj, li forlasas la Château du Belvédère kaj transloĝiĝas al la Château de Laeken kun la reĝo Baudouin kaj la reĝino Fabiola. Post unu jaro, li komencas studadojn pri veterinara medicino ĉe la lʼUniversité Catholique de Louvain, sed li tamen rapide rezignas...

Milite Laurent elektas, kiel sia praonklo kaj sia patro, eniri en la Mararmeo. Li ankaŭ sekvas trejnadon kiel plonĝisto kaj ricevas, okaze de la Open Dag Marine en Zeebrugge, sian ordenon de lia patro Albert je la 20a de Julio 1989. Inter 1988 kaj 1990 li fariĝas piloton de helikoptero kaj ricevas siajn “flugilojn” de la reĝo Baudouin je la 20a de Marto 1990.

Komence de la jaroj 1990, la princo Laurent kompletigas sian edukadon per pluraj provtempoj en entreprenejo: Battelle Memorial Institute en Columbus, University of California en Berkeley, World Bank en Washington, International Monetary Fund en Washington, Commission Européenne en Bruxelles, ktp.

Post la surtroniĝo de Albert II en 1993, la princo Laurent eliras el la ombron, ĉar li estas filo de la reĝo. Cetere, li ricevas la ordenon Grand Cordon de lʼOrdre de Léopold je la 6a de Aŭgusto 1993, sep tagojn post la morto de la reĝo Baudouin. Okaze de sia 30a naskotago en oktobro 1993, li estas la unua filo de la nova reĝa paro, kiu donas intervjuojn al la belga gazetaro.

Kune kun la Doktoro Jean BASTIEN, la princo Laurent anoncas en 1995 la kreadon de la Fondation Prince Laurent por la bonstato de hejmaj kaj sovaĝaj bestoj, kies la kvar dispensarioj troviĝas en Antwerpen, Boussu, Bruxelles kaj Seraing.

Je la 11a de Julio 1994 la princo Laurent fariĝas prezidanto de la Institut Royal pour la Gestion durable des ressources naturelles et la promotion des Technologies propres (IRGT). En kultura fako, li akceptas la honoran prezidantecon de lʼOrchestre National de Belgique ekde 1996 kaj de la Fondation Euphonia, kiu celas la promocion de junaj muzikistoj talentaj, la muzikan kreadon kaj la renkontiĝon kun la muzikpasiuloj. Depost la 31a de Majo 2000 li sidas kun siaj frato kaj fratino sur la benkoj de la Senato.

Je la 12a de Aprilo 2003, Laurent edziĝas kun Claire COOMBS civile ĉe lʼHôtel de Ville de Bruxelles (de la urbestro Freddy THIELEMANS) kaj religie ĉe la Cathédrale Saints-Michel-et-Gudule (de la kardinalo Godfried DANNEELS kaj kun meditado de la franca pastro Guy GILBERT). Kune ili havas tri infanojn: Louise (2004), la ĝemeloj Nicolas kaj Aymeric (2005). Ili ĉiuj loĝas ĉe la Villa Clémentine en Tervuren.

En 2006, Laurent kreas novan fonduson Global Renewable Energy and Conservation Trust, de kiu li estas administranto. Ĝia sidejo situas ĉe la Maison des Énergies Renouvelables en Bruxelles, kiu estas montrofenestro por la plej altnivela teknologio pri energia efikeco. En aprilo 2007 li ricevas la premion National Global Energy Award por la kreado kaj la promocio de tiu privata fonduso.

Malgraŭe Laurent estas vidita kiel la terura infano el la reĝa familio! Lia ribelema flanko permesas al li konstrui bildon de simpla princo for de la protokolo, sed lia rilato al mono resendas malfavoran bildon, farita de polemikoj kaj skandaloj. Eĉ, se multe da diskreteco estas bezonata tiurilate, diversaj informoj reaperas post la afero de fraŭdoj en la Mararmeo...