PRAET Peter

Belga ekonomisto (Herchen {DE} 1949).
• Plennomo: Peter PRAET.
• Prononco: [ʼpetǝr ʼprɑ:t].


Naskiĝita de belga patro kaj de germana patrino, Peter PRAET studas ekonomion ĉe l’Université Libre de Bruxelles. Post sia doktoreco, li komencas karieron kiel ekonomisto ĉe la International Monetary Fund inter 1978 kaj 1980. Poste li instruas ĉe sia hejma universitato ĝis 1987.

Ankaŭ Peter PRAET laboras en la privata sektoro, kiel: ĉefekonomisto ĉe la Générale de Banque kaj Fortis Banque (1988-1999), kabinetestro de la belga Ministro pri Financoj Didier REYNDERS (1999-2000), direktoro de la Banque Nationale de Belgique (2000-2011) kaj profesoro ĉe la Solvay Brussels School of Economics and Management en Bruxelles.

Je la 14a de Februaro 2011 Peter PRAET estas elektita de la Ministroj pri Financoj el la Eŭrozono por eniri la estraron de la European Central Bank. Li estas do nomumita ĉefekonomisto de la European Central Bank en januaro 2012. Fine li venas post Otmar ISSING (1998-2006) kaj Jürgen STARK (2006-2011).