WÉRY Marthe

Belga pentristino kaj instruistino (Etterbeek 1930 – 2005).
• Plennomo: Marthe WÉRY.
• Prononco: [ʼmart weʼri].


Komence, ŝi laboras ĉe la Grande Chaumière en Paris kaj specialiĝas en gravuraĵo ĉe l’Atelier 17 kun Stanley William HAYTER. Ŝia unua ekspozicio okazas en 1965 ĉe la Galerie Saint-Laurent en Bruxelles. Marthe WÉRY estas ankaŭ instruisto pri pentrado ĉe l’Institut Saint-Luc de Bruxelles. Post ekspozicio de siaj verkoj en Amsterdam, Gent, Köln, Montréal kaj Venezia, ŝi ĝuas personan ekspozicion en Lyon, sub la titolo: «La couleur seule, l’expérience du monochrome». Kaj, estas ĝuste ŝiaj unukoloraj pentraĵoj, kiuj estas famkonataj de la internacia publiko.

Samtempe, fervora por la spertoj de Kazimir MALEVITCH kaj Piet MONDRIAN, Marthe WÉRY situas sian laboron ĉe la sojlo de la moderneco. La usona minimalismo, kiun ŝi malkovras dum vojaĝo al Usono, ankaŭ influas ŝin. Tiel ŝia tuta verko estas elementa esplorado de la surfaco.

Tiu senĉesa esplorado frue devigas ŝin forlasi ĉiun figurativan referencon por realigi abstraktajn verkojn, kie la unukoloreco kaj la ripeteco regas, sub la formo de kradoj kaj linioj. Marthe WÉRY diligente ekspluatas ĉiujn la eblecojn de la surfaco, de la koloro kaj de la (ne)travidebleco. Kiel ŝi ŝatas la serion, en pentraĵo kaj en gravuraĵo, ŝi kapablas montri monumentan aspekton per vastaj komponaĵoj modulante la spacon.

Ekde 1985, Marthe WÉRY ricevas multnombrajn publikajn mendojn tiamaniere, ke ŝi realigas verkojn por la Clinique Universitaire du Sart Tilman en Liège, por la Station de Métro Albert en Bruxelles kaj por la Collégiale Sainte-Gertrude en Nivelles.

En 2002, serio da pentraĵoj de Marthe WÉRY estas inaŭgurita ĉe la Palais Royal en Bruxelles de la gesuverenoj, dankʼal la arta komitato respondeca de la enigo de la nuntempa arto el Belgio en tiu konstruaĵo de la XIXa Jarcento.