XHONNEUX Guy

Belga botanikisto (Boma {CD} 1953).
• Plennomo: Guy XHONNEUX (DEWOLF).
• Prononco: [ʼgi gzɔʼnø (,dǝʼwɔlf)].


Post la sendependeco de la Belga Kongo, Guy XHONNEUX transloĝiĝas kun sia familio en Belgio, kie li diplomiĝas kiel agronoma inĝeniero en Bruxelles. Dum sia socia servado en Kolombio dum la jaroj 1970, li partoprenas en pluraj agadoj ĉe la Jardín Botánico de Bogotá. Post la fino de sia misio en Kolombio li tamen rehejmiĝas...

Denove en Kolombio, pro la labora krizo en Belgio, Guy XHONNEUX kreas Cactus Cachipay (laŭ samnoma urbo), kiu estas la precipa kompanio dediĉita al la kulturado kaj la vendado de kaktoj kun pli ol 3.200 diversaj specioj.

Eksperto pri kaktoj, Guy XHONNEUX ankaŭ skribas en la revuoj «Cactus Aventures International» kaj «AIPS» kaj kunlaboras je la libro «Novedades taxonómicas y sinopsis del género Melocactus Link & Otto» kun José Luis FERNÁNDEZ Y ALONSO.