BAUGNIET Charles

Belga litografisto kaj pentristo (Bruxelles 1814 – Sèvres {FR} 1886).
• Plennomo: Charles (Louis) BAUGNIET.
• Prononco: [ʼʃarl ([luʼi) boʼɲɛ].

Komence, Charles BAUGNIET vizitas lʼAcadémie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles inter 1827 kaj 1829, kie li studas sub la protektado de Joseph PAELINCK kaj Florent WILLEMS. Lia unua litografio jam datiĝas de 1827. Lia reputacio rapide kreskas kun la realigado de portretoj en la magazino LʼArtiste en 1833.

De 1835 ĝis 1842 li kunlaboras kun Louis HUARD por fari multnombrajn portretojn de la Ĉambro de Reprezentantoj. En 1836, Charles BAUGNIET pentras serion da tridek portretoj pri nuntempaj artistoj, inter kiuj Hippolyte BELLANGÉ, Paul DELAROCHE, Louis JEHOTTE, Louis GALLAIT, Nicaise DE KEYSER, Jean-Baptiste MADOU, Eugène SIMONIS, Charles-Louis VERBOECKHOVEN kaj Horace VERNET. Plie, li estas komisiita por realigi la portretojn de la reĝa familio tiamaniere, ke li fariĝas “desegnisto de la reĝo” de Léopold I en 1841.

En 1843, Charles BAUGNIET transloĝiĝas al London, kie li estas famkonata portretisto, realigante la portreton de la princo Albert en 1851. Poste li realigas la portretojn de Charles DICKENS kaj de Hector BERLIOZ. Intertempe en 1849, li ankaŭ desegnas la unuan belgan poŝtmarkon kun la reĝo Léopold I, laŭ pentraĵo de Lievin DE WINNE.

Fine, li enloĝiĝas en Paris en 1860, je turnopunkto kiam la apero de la fotografa portreto sur vizitkarto kaŭzas la popularigadon de portretoj. De tiam multaj artistoj reorientas ilian karieron en la fotografio. Sed, Charles BAUGNIET koncentriĝas en la produktado de pentraĵoj kaj portretoj ilustrante la eleganteco de la Dua Franca Imperio, kiu ĝuas grandan popularecon en tiu tempo.