Château de Chimay

Belga kastelo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Château de Chimay.
• Prononco: [ʃɑʼto ʼdǝ ʃiʼme].
• Adreso: rue du Château, 6460 Chimay.


La impona Château de Chimay, kiu situas sude de la provinco Hainaut sur ŝtonegoplena promontoro apud la valo de la rivero Eau Blanche, estas mezepoka konstruaĵo renovigita kaj adaptita al la novaj teknologioj en 2012.