COLLIN Françoise

Belga feministino, filozofino kaj verkistino (Braine-le-Comte 1928 – Paris {FR} 2012).
• Plennomo: Françoise COLLIN.
• Prononco: [frɑ̃ʼswɑ:z kɔʼlɛ̃].


Françoise COLLIN komencas en literaturo kun poemoj eldonitaj de Jean CAYROL ĉe la Éditions du Seuil. Tie ŝi ankaŭ publikigas du romanojn «Le Jour fabuleux» (1960) kaj «Rose qui peut» (1963). Ŝi ankaŭ kunlaboras en la unua serio de la revuo Luna-Park.

Post grava verko «Maurice Blanchot et la question de l’écriture» (1971), Françoise COLLIN montras grandan scivolemon por multnombraj verkistinoj, inter kiuj Ingeborg BACHMANN, Marieluise FLEISSER kaj Gertrude STEIN.

En 1973 Françoise COLLIN kreas la unuan franclingvan feministan revuon Les Cahiers du Grif, kio naskigas L’Université des Femmes en Bruxelles. Ŝi estras sinsekve la kolekton Grif ĉe la Éditions de Minuit kaj la kolekton Littérales ĉe la Éditions Tierce. Plie, ŝi estas unu el la unuaj, kiu enkondukas la verkon de Hannah ARENDT en la feminista kaj filozofia fakoj en la libro «Lʼhomme est-il devenu superflu? Hannah ARENDT» (1999). Ŝi helpas fondi la Revue des femmes-philosophes de lʼUnesco en 2010. Intertempe, ŝi skribas «Parcours féministe (entretien avec I. Kaufer)» (2005), «On dirait une ville» (2008) kaj «Les femmes de Platon à Derrida: anthologie critique» (2011), interalie.