DE BEUKELAER Eduard

Belga entreprenisto (Ekeren 1843 – Brasschaat 1919).
• Plennomo: Eduard (Jacobus) DE BEUKELAER.
• Prononco: [ʼedwar(d) (ʼjakɔbys) ʼdǝ ʼbøkǝlɑ:r].


Vere, pri la vivo de Eduard DE BEUKELAER oni nenion scias escepte, ke li estas la fondinto kaj la estro de la samnoma entrepreno. Jam ĉirkaŭ 1869, li komencas la produktadon de biskvitoj sur terenoj aĉetitaj de la Zoo Antwerpen, apud la stacidomo. Li eĉ lernas de la Anglanoj kiamaniere baki biskvitojn kun longdaŭra freŝeco. Plie, li kreas la faman Prince (en honoro de la estonta reĝo Léopold II), la Petit Beurre kaj la Cent Wafer, interalie. Poste li ankaŭ fabrikas ĉokoladojn, karamelojn kaj spekulosojn.