DE KEERSMAEKER Anne Teresa

Belga dancistino kaj koregrafistino (Mechelen 1960).
• Plennomo: Anne Teresa DE KEERSMAEKER.
• Prononco: [ʼdǝ ʼke:rs,mɑ:kǝr ʼan ʼtereza].


Definitive, Anne Teresa DE KEERSMAEKER estas fama figuro en la belga kaj tutmonda danco nuntempa, kiu emerĝas komence de la jaroj 1980 kun la volo renovigi la intensan rilaton inter danco kaj muziko.

Unue Anne Teresa DE KEERSMAEKER travivas sian infanaĝon kun siaj du fratinoj en Wemmel. Ŝi vizitas mezlernejon en Bruxelles, kie ŝi komencas la muzikon, antaŭ preni kursojn pri danco. Poste ŝi eniras klason pri klasika baleto ĉe lʼÉcole Lilian LAMBERT en Bruxelles, kie ŝi renkontas siajn estontecajn partnerojn pri arta kreado Michèle Anne DE MEY kaj Thierry DE MEY. De 1978 ĝis 1980, dum ŝia edukado ĉe lʼÉcole Mudra (de Maurice BÉJART), ŝi ĉeestas kursojn de la muzikisto kaj pedagogo Fernand SCHIRREN, kiu estas grava persono en ŝia lernado de la muzika analizo, de la strukturo kaj de la ritmo. Tie, ŝi ankaŭ renkontas Fumiyo IKEDA, kiu estos unu el ŝiaj plej proksimaj interpretistinoj.

Poste ŝi pasigas du jarojn en Usono kun stipendio de la Fondation Belge de la Vocation, por studi ĉe la Tisch School of the Arts ĉe la New York University, kie ŝi malkovras la postmodernan dancon. Dum tiu periodo, Anne Teresa DE KEERSMAEKER sekvas kursojn ĉe la Experimental Theater Wing kaj la Department of Performance Studies kaj estas en kontakto kun multnombraj artaj movadoj en New York. Plie la aŭdo de la minimalista muziko de Steve REICH estas turnopunkto en la orientiĝo de la koregrafiaj komponaĵoj dum ŝia kariero.

En 1983, Anne Teresa DE KEERSMAEKER kreas la dancan kompanion Rosas, en kiu ŝi disvolvas sian propran stilon kun pli ol 35 koregrafioj: kies «Elenaʼs Aria» (1984), «Bartók/Aantekeningen» (1986), «Verkommenes Ufer/Medeamaterial/Landschaft mit Argonauten» (1987). La verkoj «Fase» kaj «Rosas danst Rosas» estas subtenita de Hugo DE GREEF, fondinto de la Kaaitheater en Bruxelles. Tio permesas al ŝi ricevi institucian financadon kaj partneri kun la Théâtre de la Ville en Paris, la Hebbel Theater en Berlin, la Festival dʼAvignon kaj la Brooklyn Academy of Music en New York, kiuj kunproduktas kaj programas ŝiajn kreaĵojn.

En 1988, ŝia verko «Ottone Ottone» estas defendita de Gerard MORTIER, kiu programas ĝin ĉe la Théâtre de la Monnaie en Bruxelles. (Tamen «Achterland» kaj «Stella» (1990) estas produktitaj en kunlaborado kun la Kaaitheater.) Post tiu unua kontakto kun la brusela institucio kaj momenta transiro pro la foriro de Maurice BÉJART, Rosas estas elektita de la nova direktoro Bernard FOCCROULLE kiel loĝanta kompanio ĉe la Théâtre de La Monnaie en 1992. Konsekvence Anne Teresa DE KEERSMAEKER estras la koregrafion ĉe la sama Théâtre de La Monnaie de 1992 ĝis 2007. En 1995 ŝi fondas unu el la plej gravaj lernejoj pri nuntempa danco, P.A.R.T.S. (Performing Arts Research kaj Training Studios), kie 60 studentoj el 25 landoj estas trejnitaj dum tri jaroj per pli ol 50 instruistoj...

Post kreaĵoj kun pli da teatraj aspektoj, kiel en la vídeo «Erwartung» (1995) aŭ la spektaklo «Just Before» (1997), ŝi revenas al la pura danco en «Drumming» (1998) kaj «Rain» (2001), laŭ komponaĵoj de Steve REICH. Sekvas pli intimaj verkoj, kie Anne Teresa DE KEERSMAEKER estas sola sur scenejo kiel en «Once» (2002) kun la muziko de Joan BAEZ aŭ akompanita de kelkaj dancistoj kiel en «Desh» kaj «Raga for the Rainy Season» (2005) kun la tradicia muziko el Hindio kaj la ĉefverko de John COLTRANE. En 2004, ŝi surscenigas la japanan operon «Hanjo» de Toshio HOSOKAWA ĉe la Festival dʼAix-en-Provence.

En 2008, pro la foriro de multaj dancistinoj de la kompanio, la dungado de nova generacio da junaj dancistoj kaj la manko de muzika inspiro, Anne Teresa DE KEERSMAEKER travivas novan turnopunkton en sia krea procezo. Efektive, ŝi skribas teatraĵon «The Song» konstruita ĉirkaŭ iom da bruo kaj multe da silento, kies strukturo estas bazita sur la sceneja spaco, la lumoj kaj la movado de la korpoj. En 2010 kaj 2011, ŝi kreas koregrafian díptikon, ludante kun la lumo kaj la tempo, konsistante el la spektakloj «En atendant» kaj «Cesena» kaj prezentitaj ĉe la Cloître des Célestins okaze de la Festival dʼAvignon.

Intertempe Anne Teresa DE KEERSMAEKER ricevas diversajn premiojn: la Bessie Award (1988) por «Rosas danst Rosas», la Japanese Dance Award (1989) por «Mikrokosmos», la London Dance and Performances Award (1989) por «Stella», ktp. Plie ŝi ricevas la titolon de Doktoreco pro Honoro ĉe la Vrije Universiteit Brussel (1995). de Officier dans lʼOrdre des Arts et des Lettres en Francio (2000) kaj de Commandeur de lʼOrdre des Arts et des Lettres en Francio (2008). Fine, en 2011, ŝi ricevas la American Dance Festival Award por ŝia kariero.